Taiwan-a amaskomunikilo raportis en la 19-a de februaro, ke Ma Ying-jeou, prezidanto de la Ĉina Kuomingtang-o kaj urbestro de Taibei, diris, ke "taiwan-a sendependiĝo" neniam estas elekto de la Ĉina Kuomingtang-o.
Fininte viziton al Eŭropo, li revenis al Taiwan. Tuj post atingo al Taiwan, li okazigis gazetaran konferencon en flughaveno, en kiu li emfazis, ke "taiwan-a sendependiĝo" aŭ reunuiĝo estas nerealigebla en la nuna periodo.
|