Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pekina Olimpika Komitato kaj Media Programo de UN subskribis memorandon de kompreniĝado

Lastatempe la Pekina Olimpika Komitato kaj la Media Programo de UN subskribis memorandon de kompreniĝado pri kunlaboro de “verdaj olimpikoj”.

La memorando efike realigos kunlaborojn pri kolektado kaj kuna uzado de mediaj informoj, kaj pri disvastigo kaj edukado pri media protekto. Tenante olimpikojn kiel platformon kaj respondante la ideon de la Media Programo de UN instigi harmonian kaj daŭrigeblan disvolviĝon de la ekonomio, socio kaj la medio de la mondo, la Pekina Olimpika Komitato plibonigos la median kvaliton de urboj, esploros la median administradon por la olimpikoj, levos mediprotektan konscion de la popolo. Utiligante la mondskalajn informojn, teknikajn materialojn kaj amaskomunikilojn, la Media Programo de UN helpos la Pekinan Olimpikan Komitaton praktiki la ideon de “verdaj olimpikoj” kaj grandigi ĝian influon.