Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Delegito de MSO proponis, ke Ĉinio metu homan sanon en la unuan lokon dum sia urbanizo

Lastatempe, Bekedam Henk, delegito de la Monda San-Organizo (MSO) al Ĉinio proponis, ke la ĉina registaro metu homan sanon en la unuan lokon dum sia disvolvo de urbanizo.

Tion diris Bekedam Henk en la Forumo pri Strategio de la Ĉina 21-a-jarcenta Urbaniza Disvolvo. Li diris ankaŭ, ke supozeble la propono fariĝos realo, ĉar la ĉina registaro jam elmetis bonan ideon pri scienca disvolvo.