Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pakistano esperas kiel eble plej baldaŭ fariĝi oficiala membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo

La 20-an de februaro, pakistana prezidento Pervez Musharraf diris, dum sia vizito en Ĉinio, ke Pakistano alte atentas la Ŝanhajan Kunlaboran Organizon kaj esperas kiel eble plej baldaŭ fariĝi ĝia oficiala membro, por ke Pakistano povu pli multe partopreni en diversa kunlaboro kadre de la organizo.

Tion li diris en Pekino intervidiĝante kun Zhang Deguang, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Nun Pakistano estas observanta lando de la organizo.

Zhang Deguang diris, ke Pakistano ludas gravan rolon en batalo kontraŭ terorismo kaj plifortigo de ekonomia kaj kultura kunlaboro kun ĉirkaŭaj landoj en la propra regiono. Li raportos la volon de Pakistano al aliaj membrolandoj.