Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pervez Musharraf alvokas ĉinajn entreprenistojn investi en Pakistano

La 21-an de februaro pakistana prezidento Pervez Musharraf alvokis en Pekino en la Ĉina-Pakistana Komerca Forumo de 2006, ke ĉinaj entreprenistoj vizitu Pakistanon kaj donu pli da investo.

Musharraf diris, ke dum la pasintaj 55 jaroj la politikaj interrilatoj de Ĉinio kaj Pakistano estas stabilaj kaj profundaj, sed la komercaj interrilatoj de la du landoj ne respondas al la politikaj interrilatoj. Li esperis, ke disvolviĝo de investa cirkonstanco en Pakistano akcelos la disvolvon de ekonomiaj interrilatoj de la du landoj. Li montris, ke impulso de plua disvolvo venas de privataj entreprenoj, tial Pakistano allogos investon ĉefe de ĉinaj privataj entreprenoj.

La komerco inter Ĉinio kaj Pakistano rapide leviĝis en la lastaj jaroj, ke la valoro de komercado en 2004 estis 3 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj tiu en 2005 — 4.2 miliardoj da usonaj dolaroj. La kresko de enlanda produktado de Pakistano en 2005 altiĝis je 8.4%, kaj pohoma produktovaloro atingis 760 usonajn dolarojn.