Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ĉiuflanke antaŭenpuŝos konstruadon de socialisma nova kamparo

La 21-an de februaro, la ĉina registaro publikigis dokumenton pri antaŭenpuŝo de konstruado de socialisma nova kamparo.

La dokumento diras, ke granda loĝantaro en kamparo estas reala stato de Ĉinio. Bone disvolvi la kamparan ekonomion kaj riĉigi kamparanojn estas garantio por ĝuigi al la tuta popolo la frukton de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj akceli daŭrigeblan disvolviĝon de la nacia ekonomio.