Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fondiĝis la Ŝtata Urĝsava Gvid-Centro pri Sekura Produktado en Ĉinio

La 21-an de februaro, fondiĝis en Pekino la Ŝtata Urĝsava Gvid-Centro pri Sekura Produktado en Ĉinio. Ĝi gvidos kaj kunaranĝos urĝajn savadon kaj helpadon por maksimume redukti damaĝon de gravaj akcidentoj en produktado.

Nun en Ĉinio unuapaŝe fondiĝis fakaj urĝsavaj gvidaj institucioj kaj help-taĉmentoj en la branĉoj de minejo, fajrestingo, nuklea industrio, surakva savado, fervojo, civila aviado kaj aliaj.