Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Specialisto eksplikis dokumenton pri konstruado de socialisma nova kamparo en 2006

La 22-an de februaro Chen Xiwen, specialisto pri kampara problemo de Ĉinio, eksplikis la enhavon, fonon, celon kaj principon de la registara dokumento pri konstruado de socialisma nova kamparo en la venontaj kvin jaroj de 2006, kaj respondis la demendojn de ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj pri la konkretaj malfacilaĵoj kaj koncernaj politikoj kaj rimedoj dum la praktikado de la dokumento. La dokumento publikiĝis en la 21-a de februaro. En la sinsekvaj tri jaroj de 2004, la ĉina registaro publikigis la dokumenton kiel la unuan dokumenton de la jaro por konstrui la kamparon kun “produktado disvolvita, vivo riĉa, moroj civilizitaj, aspekto bonorda kaj administrado demokratia”.

Chen diris, ke konstrui novan kamparon estas reala kaj urĝa tasko. La ĉina registaro alprenos rimedojn de financo kaj sistemo kaj alvokos la tutan socion por subteni la ekonomian disvolviĝon de la kamparo kaj malgrandigi la diferencon inter la urboj kaj la kamparo. Li montris, ke estos longa vojo por realigi la celon.