Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pekino esperas plifortigi interfluon kaj kunlaboron kun Londono en gastigo de la Olimpikoj kaj aliaj kampoj

La 22-an de februaro, Liu Qi, sekretario de la Pekina Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, intervidiĝis en Pekino kun brita vicĉefministro John Prescott kaj liaj sekvantoj. Liu Qi diris, ke Pekino esperas plifortigi interfluon kaj kunlaboron kun Londono en gastigo de la Olimpikoj kaj aliaj kampoj.

Liu Qi diris ankaŭ, ke Londono sukcese gajnis rajton gastigi la Olimpikojn en 2010, tio malfermis novan kampon al Ĉinio kaj Britio por ambaŭflankaj kunlaboroj kaj interfluoj.

John Prescott aplaŭdis disvolviĝon de Pekino kaj progreson de la preparado de la Olimpikoj.