La 24-an de februaro laŭ pekina tempo, ĉina sportisto Han Xiaopeng gajnis oran medalon en la konkurso de aera lertaĵo de vira liberstila skiado en la Torinaj Vintraj Olimpikoj. Tio estas unua ora medalo de surneĝa disciplino de Ĉinio en la historio de Vintraj Olimpikoj.
Ĉina sportistino Li Nina gajnis arĝentan medalon en la finalo de la aera lertaĵo de virina liberstila skiado.
|