Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ne ĉesigos ekonomian helpon al Palestino

La 23-an de februaro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, informis en Pekino, ke Ĉinio ne ĉesigos ekonomian helpon al Palestino.

Lastatempe post kiam Palestino elektis novan registaron, iuj landoj intencis ĉesigi helpon al ĝi. Liu Jianchao diris, ke en la nuna situacio, la internacia socio ne devas preni agon malfaciligi la vivon de la palestina popolo. Ĉinio ĉiam liveras al ĝi laŭeblan helpon. Se Palestino elmetos postulon pri helpo, pri tio Ĉinio konsideros kun seriozeco.