Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio daŭre antaŭenpuŝos laborojn pri protektado al intelekta proprieto

Ĉinio prenos rimedojn por antaŭenpuŝi la laborojn pri protektado al intelekta proprieto kaj krei pli bonan investan medion.

Tion diris ĉina vicĉefministrino Wu Yi la 23-an de februaro en la kunveno pri protektado al intelekta proprieto. Ŝi diris ankaŭ, ke en Ĉinio jam formiĝis leĝa sistemo pri protektado al intelekta proprieto, relative kompleta kaj konforma al la internacia regularo. En la estonteco Ĉinio daŭre disvolvos landskale specialan agadon pri protektado al intelekta proprieto, por ke la krimuloj, kiuj atencas intelektan proprieton, estu laŭleĝe punataj. Krome, Ĉinio plirapidigos sian establiĝon de la serva sistemo pri protektado al intelekta proprieto kaj konstruos en 50 urboj de la tuta lando centrojn por akcepti denuncojn kontraŭ atenco al intelekta proprieto.