Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 20-aj Vintraj Olimpikoj

Vespere de la 26-an de februaro, fermiĝis la 20-aj Vintraj Olimpikoj en la Olimpika Sportejo de Torino, antikva urbo de Italio. En la pasintaj 17 tagoj, ĝin ĉeestis 2633 gesportistoj el 80 landoj kaj regionoj, rekorde en la historio de Vintraj Olimpikoj.

Ĉinio sendis al la Vintraj Olimpikoj delegacion el 153 membroj kaj 78 sportistoj partoprenis en 47 disciplinioj kaj akiris 2 orajn, 4 arĝentajn kaj 5 kuprajn medalojn. La ĉina delegacio okupis la 14-an lokon laŭ la nombro de oraj medaloj.

Han Xiaopeng kaj Wang Meng respektive gajnis la ĉampionecon de la aera lertaĵo de vira liberstila skiado kaj tiun de la virina kurtkureja rapidsketado de 500 metroj.

Germanio, Usono kaj Aŭstrio gajnis respektive 11, 9 kaj 9 orajn medalojn kaj okupis la unuajn tri lokojn .