Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Batalo kontraŭ komerca subaĉeto estas grava punkto de batalo kontraŭ korupteco

La 24-an de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao emfazis, ke batalo kontraŭ komerca subaĉeto estas grava punkto de la batalo kontraŭ korupteco en la kuranta jaro.

Wen diris, ke de la lastaj jaroj komerca subaĉeto vastiĝas en iuj entreprenoj kaj kampoj, kaŭzas koruptajn agojn kaj ekonomian krimadon, tial nepre necesas batali kontraŭ tio. Ĉinio ĉefe solvos la problemon de subaĉeto en konstruado, transdonado de tero, negoco de poseda rajto, aĉetado kaj vendado de medikamentoj, registara aĉetado kaj ekspluatadon de riĉfontoj.