Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio komencis amendi "Leĝon pri Deviga Edukado"

La 25-an de februaro, la ĉina leĝdona organo komencis amendi "Leĝon pri Deviga Edukado" praktikatan 20 jarojn, celante prioritate kontentigi bezonon de la kamparo pri instruistoj, eduka kapitalo ktp.

Ĉinio efektivigas la sistemon de la 9-jara deviga edukado. De la lastaj jaroj, pligrandiĝas diferencoj inter la eduka nivelo de la urboj kaj tiu de la kamparo, kaj evidentiĝas la problemo pri superflua pagigo de lernantoj. La amenda projekto difinas: En la periodo de deviga edukado, la asigno de korelativa kapitalo devas kliniĝi al kamparaj lernejoj kaj lernejoj kun malforta eduka povo, kaj la registaro devas instigi diplomitojn de superaj lernejoj kaj instruistojn fari instruadon en la kamparo. La amenda projekto ankaŭ reguligas la lernejajn kotizojn.