Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Publikiĝis “Raporto pri Vivkvalito de Ĉinaj Virinoj en 2005”

La 28-an de februaro, publikiĝis en Pekino la “Raporto pri Vivkvalito de Ĉinaj Virinoj en 2005 (pri profesiaj virinoj en grandaj kaj mezgrandaj urboj)”. La raporto montras, ke intelektaj virinoj de profesio de komunikado laboras plej longe kaj suferas plej grandan streĉitecon.

Ili laboras averaĝe 10.65 horojn ĉiutage. Laborantoj de komercado kaj terciara industrio — 9.28 horojn, kaj tiuj de informatika industrio — 9 horojn.

Enketo montras, ke profesiaj virinoj de komunikado suferas plej grandan streĉitecon, kaj post ili viciĝas tiuj virinoj, kiuj laboras en profesioj de kuracado kaj instruado. Sed 96 procentoj da profesiaj virinoj en urboj opinias, ke ilia laboro manifestas ilian valoron.

La raporto estis farita de la Ĉina Virina Federacio surbaze de enketo al virinoj en 8 urboj inkluzive de Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Xi'an.