Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Profito de ĉinaj privataj entreprenoj kreskis proksimume je 50%

La Ŝtata Buroo pri Statistiko de Ĉinio publikigis en la 28-a de februaro, ke en la pasinta jaro profito de privataj industriaj entreprenoj kreskis proksimume je 50%.

La privataj entreprenoj havis proksimume 200 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) da profito, kaj la entreprenoj investitaj de eksterlandaj komercistoj kaj komercistoj de Hongkong, Makao kaj Taiwan efektivigis profiton de proksimume 400 miliardoj da juanoj.