Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Monda Federacio de Ĉin-Medicinaj Societoj instalos premion pri internacia kontribuo de la ĉina medicio

La Monda Federacio de Ĉin-Medicinaj Societoj instalos premion pri internacia kontribuo de la ĉina medicino por honori grupojn kaj individuojn, kiuj faris elstaran kontribuon en ĉin-medicinaj scienca studado kaj internacia interfluo.

La premio estas ununura internacia premio sur la kampo de la ĉina medicino. Nun la ĉina medicino estas uzata jam en pli ol 140 landoj kaj regionoj de la mondo. Instalo de ĉi tiu premio celas pluapaŝe akceli internaciajn interfluon kaj kunlaboron de la ĉina medicino kaj internaciigon de la ĉina medicino.