Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Nova politiko por garantio de vivtenado de kamparanoj en malfacilega vivo

De la 1-a de marto, 2006, la ĉina registaro pagas por la vivtenado de kamparanoj sen vivtena garantio. Antaŭ tio tiuj kamparanoj estis vivtenataj de la kolektivo.

Antaŭ 50 jaroj la ĉina registaro ellaboris kaj praktikis la “Regulon de Kvin Garantioj” por la kamparanoj sen vivtenado, kaj ĝis la fino de 2005, jam 3.285 milionoj da homoj profitis de la regulo.

La kvin garantioj inkludas manĝon, veston, loĝejon, kuracon kaj sepulton. La kamparanoj, kiuj ne havas vivtenanton, nek povas sin vivteni kaj sin flegi en ĉiutaga vivo, povas ĝui la helpon de la politiko. La normo de ilia vivtenado ne povas esti malpli alta ol la averaĝa vivnivelo de la kamparanoj de la loko. Infanoj en aĝo de deviga edukado, kiuj ne havas vivtenanton, estas helpataj en vivtenado kaj edukado laŭ la regulo.