Unua paĝo >> Aktualaĵoj


55 milionoj da ĉinaj kamparanoj partoprenis en asekuro por maljunuloj

La 1-an de marto, Tian Chengping, ministro de laboro kaj socia garantio de Ĉinio, diris, ke ĝis la fino de 2005 55 milionoj da kamparanoj partoprenis en asekuro por maljunuloj, kiun ĝuis antaŭ tio nur la urbanoj.

Pli ol 65% de ĉinaj maljunuloj loĝas en la kamparo. Sekve de rapidigo de urbanizo kaj transloĝiĝo, la maljuniĝa rapideco en la kamparo jam superis tiun en la urboj.