Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Gazetara Konferenco de ĈPPIK

Posttagmeze de la 2-a de marto, okazis en Pekino gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliga Konferenco (ĈPPIK). Wu Jianmin, proparolanto de ĈPPIK, anoncis tagordon de la sesio. La sesio okazos de la 3-a ĝis la 13-a de marto.

Du gravaj temoj de tiu ĉi sesio estas disvolva plano de Ĉinio en la venontaj 5 jaroj kaj konstruado de socialisma harmonia socio. Respondante al ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, Wu Jianmin diris, ke la komitatanoj de ĈPPIK zorgas jenajn temojn: konstruado de socialisma nova kamparo, konstruado de riĉfontoŝpara kaj medioama socio, solvado de maljusta socia divido, perfektigo de socia garantia sistemo, rapidigo de reformado de medicina sistemo, sekureco en produktado kaj la interrilatoj de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo.

Ĝis la 2-a de marto, la sekretariejo de ĈPPIK ricevis 466 proponojn.