Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazos en Pekino la 4-a traktado inter Ĉinio kaj Japanio pri la problemo de la Orienta Ĉina Maro

La 2-an de marto, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, proklamis en Pekino, ke la 4-a traktado inter Ĉinio kaj Japanio pri la problemo de la Orienta Ĉina Maro okazos la 6-7-an ĉi-monate en Pekino.

Al la traktado ĉeestos Hu Zhengyue, estro de la Departemento pri Azio de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj Kenichiro Sasae, direktoro de la Buroo pri Azio kaj Oceanio de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Japanio. La du flankoj interŝanĝos opiniojn rilate al la problemo de la Orienta Ĉina Maro.