Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tang Jiaxuan esperas, ke la japana societo Soka Gakkai antaŭenpuŝos rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio al sana kaj stabila disvolviĝo

Lastatempe, ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan intervidiĝis en Pekino kun la delegacio de la japana societo Soka Gakkai. Dum la intervidiĝo, li esprimis sian esperon, ke la japana budaisma societo, kune kun la ĉina flanko, antaŭenpuŝos la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio al disvolviĝo sana kaj stabila.

Soka Gakkai estas la plej granda religia societo en Japanio. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĝia honora prezidanto Daisaku Ikeda aktive iniciatis normaligon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Tang Jiaxuan diris, ke la societo Soka Gakkai longdaŭre persistas en amikeco inter Ĉinio kaj Japanio kaj faras altvaloran kontribuon por akceli interfluojn de la du landoj en diversaj kampoj kaj pliigi amikecon inter la du popoloj.