Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Glata estas la kanalo por kontaktiĝo inter la ĉina registaro kaj Dalai-lamao

La 6-an de marto Raidi, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris en Pekino, ke la kanalo por kontaktiĝo inter la ĉina registaro kaj Dalai-lamao estas glata. Li emfazis, ke la rilato inter Ĉinio kaj Dalai estas tiu inter la ŝtato kaj ties civitano.

Li diris ankaŭ, ke la politiko de la ĉina registaro rilata al Dalai-lamao estas konstanta kaj neniom ŝanĝiĝas.