Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Probablajn komercajn ŝancojn al Taiwan-anoj dum la Pekinaj Olimpikoj

Lastatempe, Tu Mingde, vicprezidanto de la Ĉina Komitato de Olimpikoj diris, ke la 29-aj Olimpikoj de 2008 en Pekino plene konsideros interesojn de Taiwan-anoj kaj prezentos ŝancojn al ili en komerca kaj volontula kampoj.

Tu Mingde diris ankaŭ, ke Taiwan-aj komercistoj povas vendi permesitajn olimpikajn memoraĵojn. Pri tiu afero estas granda ebleco, se ĝi konformas al la postulo de la Internacia Komitato de Olimpikoj.

Tu Mingde esprimis, ke por la 29-aj Olimpikoj de 2008 en Pekino oni varbos 60-100 milojn da volontuloj, kaj Taiwan-anojn estos bonvenaj por partopreni tiun servon.