Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Danĝera konduto de Taiwan

Posttagmeze de la 7-a de marto, Li Zhaoxing, ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke gvidanto de la Taiwan-a instanco perforte ĉesigis funkciadon de la “Komitato pri ŝtata reunuiĝo” kaj aplikadon de la “Programo pri ŝtata reunuiĝo”, tio estas danĝera paŝo al “sendependiĝo de Taiwan” kaj serioza defio al la principo de unu Ĉinio ĝenerale persistata de la internacia socio kaj al paco kaj stabileco de Taiwan-markolo.

Kvankam Ĉinio, kun plej granda sincereco, klopodas por reunuiĝi pace, tamen ĝi absolute ne toleras “sendependiĝon de Taiwan”, kaj absolute malpermesas al iu ajn dispartigi per ia aja maniero Taiwan de Ĉinio. La fakto ke la ĉeftero kaj Taiwan apartenas al unu Ĉinio neniam ŝanĝiĝis, tio estas la nuna situacio de la interrilatoj de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo.