Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Eŭropa Unio kune produktos peztipan civilan helikopteron

La helikoptera kompanio sub la Eŭropa Spaciala Defensiva Grupo ĉiuflanke kunlaboros kun Ĉinio por kune produkti avangardajn peztipajn civilajn helikopterojn EC-175. La helikopteroj estos liverataj al la merkato de la tuta mondo.

La du flankoj kun investo po 200 milionoj da eŭroj, planas instali en 2008 du produktoliniojn en Harbino, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio.