Ĉinio kaj Eŭropa Unio okazigis tri-tagan "Trejnan kurson pri kriminala leĝoplenumado de intelekta proprieto" en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Tio estis la unua kunlaboro inter la du flankoj en kriminala leĝoplenumado de intelekta proprieto.
Kvin specialistoj el Eŭropa Unio tutflanke eksplikis la problemon pri kriminala leĝoplenumado de intelekta proprieto en la monda skalo. Specialistoj el Ĉinio eksplikis tiun de Ĉinio kaj similajn, ekz, pri kriminala leĝdonado de Ĉinio.
En la kurso partoprenis pli ol 150 policanoj de diversaj lokoj de Ĉinio.
|