Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj normigos kaj perfektigos la sistemon pri informopublikigo

La Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj faris esploron rilate al normigo kaj perfektigo de la sistemo pri informopublikigo.

La 8-an de marto okazis en Pekino la 64-a kunveno de la Plenuma Komitato de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj. Oni montris, ke la preparado de la Pekinaj Olimpikoj jam iris en sian ŝlosilan stadion, kaj vehikloj de la tuta mondo pli kaj pli multe atentas la Pekinajn Olimpikojn. Normigo kaj perfektigo de la sistemo pri informopublikigo de la Pekinaj Olimpikoj utilas por garantii akuratecon, ĝustecon kaj aŭtoritatecon de la publikigo de la informoj pri la Pekinaj Olimpikoj.