Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte oponas, ke Usono senkaŭze riproĉas homrajtan staton de Ĉinio

La 9-an de marto, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la tiel nomataj jaraj Landaj Raportoj pri Homrajtaj Praktikoj publikigitaj de la Ŝtata Departemento de Usono, ignoras la objektivajn faktojn, refoje senbride distordas kaj riproĉas la homrajtan staton de Ĉinio. Pri tio Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon.

Qin Gang diris ankaŭ, ke la Konstitucio de Ĉinio definitive difinas respekton kaj garantion al la homaj rajtoj.

Samtage la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Registrojn pri la Homaj Rajtoj de Usono en 2005, responde al la distordo kaj riproĉo de Usono al la homrajta stato de diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio.