Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 4-a Sesio de ĈPPIK fermiĝos en la 13-a kaj estos voĉdonitaj 3 projektoj de rezolucioj

La 12-an de marto okazis kunveno de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Kongreso (ĈPPIK) en Pekino por preparo de ĝia fermiĝo en la 13-a.

En la kunveno oni voĉdonis kaj aprobis 3 projektojn de rezolucioj: la projekto de rezolucio de la laborraporto de la Konstanta Komitato de ĈPPIK, la projekto de rezolucio de laboro pri la proponoj faritaj de post la 3-a Sesio de la 10-a ĈPPIK, kaj la projekto de politika rezolucio de la 4-a Sesio de la 10-a ĈPPIK. Ĉiuj supraj projektoj estos voĉdonitaj en la fermiĝo de ĈPPIK en la 13-a de marto.