Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Nepre necesas altigi povon de la ĉina armeo por trakti krizon, defendi pacon kaj gajni militon

La 11-an de marto, Hu Jintao, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Ĉina Centra Milita Komisiono, diris en la grupa diskutado en la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ke nepre necesas altigi la povon de la ĉina armeo por trakti krizon, defendi pacon, bremsi kaj gajni militon.

Estas necese science projekti la armean konstruadon, levi kapablon por trakti diversspecajn minacojn, plenumi variajn militaferajn taskojn kaj senĉese altigi la modernan administran nivelon de la armeo.