Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Zhao Qizheng, amiko de Esperanto, pri kultura malfavora saldo kaj lingva hegemonio

Posttagmeze de la 9-a de marto, 2006, Zhao Qizheng, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), parolis pri kultura malfavora saldo kaj lingva hegemonio en la plena kunveno de ĈPPIK. Zhao Qizheng estis ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK. En septembro de 2004, li fariĝis amiko de Esperanto invitite de Renato Corsetti, prezidanto de UEA.

Zhao Qizheng diris, ke de la reformado kaj pordomalfermo, la kultura interŝanĝo kaj komunikado de Ĉinio pli kaj pli progresas, sed la situacio de kultura malfavora saldo ne ŝanĝiĝis, kaj ekzistas “kultura deficito” en Ĉinio. Ekzemple, en pluraj jaroj, la libroj importitaj de Ĉinio estis ĉ. dekoble pli multaj ol tiuj de eksportitaj de Ĉinio, kaj Ĉinio eksportas librojn ĉefe al aziaj landoj, Hongkongo, Makao kaj Taiwan-provinco. Kaj proporcio de libroj importitaj de kaj eksportitaj al Eŭropo kaj Usono estas 100:1.

Ekzistas serioza malfavora saldo ankaŭ en interŝanĝo pri lingvo kaj kulturo inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj. En Usono, nur ĉ. 24 mil lernantoj de supera mezlernejo lernas la ĉinan lingvon, kaj nur 800 el la 3000 universitatoj de Usono instruas la ĉinan lingvon. En 2003, dum sia vizito al Ĉinio, la financa ministro de Britio diris, ke por Britio estas sufiĉe eksporti la anglan lingvon por kovri la koston de daŭra importado de pli kaj pli multaj elektraj aparatoj, vestoj kaj aliaj aĵoj. Instruado de la angla lingvo jam fariĝis iu eksportaĵo, kaj ĝia valoro jam altiĝis de 6.5 miliardoj da britaj pundoj al 10.3 miliardoj da britaj pundoj en la pasintaj 5 jaroj, kaj tiu konsistigis ĉ. 1% de la enlanda produkvaloro de Britio.

Zhao Qizheng opinias, ke kiam iu lingvo fariĝos hegemonia, la landoj kaj nacioj kiuj uzas tiun lingvon facile posedos la informan kaj kulturan hegemoniojn, kaj tio influos la politikan esprimrajton.