Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis en Pekino la 4-a Sesio de la 10-a ĈPPIK

La 13-an de marto, fermiĝis en la Popola Halo de Pekino la 4-a Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj 2094 komitatanoj de ĈPPIK. La konferenco estis prezidita de Jia Qinglin, prezidanto de ĈPPIK.

Tiu ĉi konferenco ricevis 5030 proponojn. La komitatanoj de ĈPPIK plej atentis pri konstruado de nova kamparo, riĉfonto-ŝparado, mediprotektado, deviga edukado, medicino kaj higieno, divido de socia enspezo kaj sekureco en produktado. Post ekzameno, 4898 el ili estis registritaj kaj senditaj al koncernaj ministerioj por procedi.