Unua paĝo >> Aktualaĵoj


150 milionoj da poŝtelefonaj uzantoj de Ĉinio ricevis "verdan mesaĝon"

La 12-a de marto estas la Forstuma Tago de Ĉinio. En tiu tago, 150 milionoj da poŝtelefonaj uzantoj de Ĉinio ricevis "verdan mesaĝon".

La mesaĝo diras: "Konstruu verdan hejmlokon kaj harmonian socion. La 12-a de marto estas la Forstuma Tago, bonvole faru pli multan kontribuon al verdiĝo de la teritorio."

Cao Qingyao, proparolanto de la Ŝtata Forstuma Buroo de Ĉinio, diris, ke altigi konscion de la publiko pri ekologio per poŝtelefona mesaĝo estas nova provo por plivastigi volontan plantadon.