Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ne posedas kondiĉon por aboli mortan punon

La 11-an de marto Sun Huapu, proparolanto de la Supera Popola Juĝejo de Ĉinio, diris, ke nuntempe Ĉinio ne posedas kondiĉon por aboli la mortan punon.

Li diris, ke kiel evoluanta lando, Ĉinio ne havas sufiĉe altan gradon de materia civilizacio. Krome, influate de la tradicia kulturo, la koncepto pri "kompenso de vivo por hom-mortigo" jam estis enradikiĝinta en la cerbo de ĉinoj, kaj abolo de morta puno ne estos aprobata kaj subtenata de vasta popolamaso. Sun emfazis, ke en la leĝdona kaj justica flankoj, Ĉinio garantias, ke morta puno estu aplikata nur al malmulte da krimuloj kun gravaj krimoj.