Unua paĝo >> Aktualaĵoj


4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio fermiĝis en Pekino

Matene de la 14-a de marto la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio fermiĝis en Pekino. Antaŭ la fermiĝo la sesio voĉdone sankciis la projektan programon de la nacia ekonomio kaj socia evoluo en la venontaj 5 jaroj kaj la raporton pri la registara laboro, ekzamenitan kaj reviziitan de la reprezentantoj de la kongreso.

La projekta programo elmetis, ke la ĉina ekonomio meznombre kreskos ĉiujare je 7.5% en la venontaj 5 jaroj. La programo ankaŭ difinis la celon de malaltigo de energiokonsumo kaj redukto de ellaso de poluaĵo. En la venontaj 5 jaroj, konstrui novan kamparon, pli rapide antaŭenpuŝi reguligon de la ekonomia strukturo, ŝanĝi la kreskan manieron de la ekonomio kaj akceli la propran kreivon estos la grava strategio kaj ĉefa tasko de Ĉinio.

La raporto pri la registara laboro sankciita de la sesio elmetis, ke la ĉina registaro transigu sian investon ĉefan en konstruado de infrastrukturo al la kamparo, kaj praktiku devigan edukadon sen lerneja kotizo en la kamparo tra la tuta lando.