Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Lernolibro pri nutrosekureco por lernantoj

La 15-an de marto 500 ekzempleroj de lernolibro pri nutrosekureco estis donitaj al la lernejo Estonteco de Ŝanhaĵo. Por ĝeneraligi sciojn de nutrosekureco, specialistoj de administracioj de manĝaĵoj kaj medikamentoj de Ŝanhajo kompilis tiun libron konforme al la karakterizaĵoj de infanoj. La tekstoj estis ilustritaj. La enhavoj estas “Oftaj miskomprenoj pri infana nutrado”, “Ne manĝu pufigitajn manĝaĵojn tro multe”, “Atentojn en manĝo de Ĵeleoj”, “Higienaj problemoj de vagaj budoj sur strato”.

Specialistoj diris, ke lernantoj facile akceptas malbonan kutimon en nutrado kaj nutrosekureco ne povas esti garantiata. Tio estas malutila al ilia sano, do estas necese fari edukadon pri tio. De la venonta septembro edukado pri nutrosekureco estos ĝeneraligita en la elementaj lernejoj kaj mezlernejoj de Ŝanhajo.