Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing interparolis kun speciala sendito de la irana registaro

La 14-an de marto Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, kaj Javad Larijani, speciala sendito de la irana registaro, interparolis en Pekino pri pluapaŝa intimigo de amikaj kunlaboraj interrilatoj de ambaŭ flankoj.

Pri la irana nuklea problemo, Li diris, ke Ĉinio ĉiam insistas pri solvado de la problemo per diplomatia intertraktado. Ĉinio esperas, ke la rilataj flankoj tenos paciencon, montros flekseblecon kaj evitos agadon, kiu faros la situacion pli komplika. Por tio Ĉinio plue ludos konstruivan rolon.