Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Publika opinio de Hongkong kaj Makao alte atentas pri la disvolva projekto de Ĉinio en la venontaj 5 jaroj

La 14-an de marto fermiĝis la 4-a sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. La 15-an de marto, ĵurnaloj de Hongkong kaj Makao esprimis altan atenton al la disvolva projekto de Ĉinio en la venontaj 5 jaroj.

En sia komento, la hongkong-a ĵurnalo "Wenhui Bao" diras, ke la projekto plene konsideras la situacion kaj bezonon de Hongkong. Hongkong kaj la ĉeftero devas kompletigi unu la alian per siaj avantaĝoj kaj krei pli da ŝancoj de la duopa profito por antaŭenpuŝi ekonomian evoluadon de Hongkong.

La makao-a ĵurnalo "Aomen Ribao" diras, ke la projekto montras al ĉinoj ankoraŭ pli belan estontecon, kaj pere de penema kaj senlaca klopodo, la celo de la projekto povos esti realigata.