Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Konsumado de ĉinaj loĝantoj denove malleviĝis

La 15-an de marto, la ĉina centra banko – Ĉina Popola Banko publikigis rezulton de enketado al deponantoj farita en la unua trimestro ĉi-jare. Laŭ la enketa rezulto, post kiam la konsumado de ĉinaj loĝantoj malleviĝis en la sinsekvaj tri trimestroj, en la unua trimestro ĉi-jare ĝia malleviĝo kreis la rekordon historie.

Laŭ analizo fare de la ĉina centra banko, la kaŭzo ĉefe kuŝas en tio, ke loĝantoj sentas maltrankviliĝon pri necerteco de iuj elspezoj en la estonteco. Konsiderante pri la estontaj bezonoj dum la vivo, loĝantoj devigite pliigas la deponitan sumon anstataŭ multigi la elspezon.

Laŭ financa statistiko publikigita de la ĉina centra banko en la sama tago, en la fino de februaro, la deponita mono de ĉinaj loĝantoj en bankoj superis 15 bilionojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), je 18.3% pli multe ol tiu en la sama periodo pasintjare.