Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio subtenos gejunulojn studi en aliaj landoj

La 19-an marto Zhou Ji, ministro de edukado de Ĉinio, diris en la Forumo de Ĉina Disvolviĝo de 2006, ke Ĉinio daŭre persistos en la reformo kaj malfermo de edukado kaj subtenos gejunulojn studi en aliaj landoj.

Zhou informis, ke trejni intelektulojn estas baza tasko por la modernigo de edukado de Ĉinio kaj sendi gejunulojn studi en aliaj landoj estas grava politiko. En la estonteco Ĉinio grandigos la nombron de ĉinaj studentoj en aliaj landoj kaj altigos ilian kvaliton por pretigi pli da intelektuloj por Ĉinio.

Laŭ la statistiko de la Ministerio de Edukado, de 1978 ĝis la fino de 2004 la totala nombro de ĉinaj studentoj en aliaj landoj estis 815 mil, kaj nuntempe 617 mil studas en fremdaj landoj.