Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio pluapaŝe perfektigos socian garantian sistemon

La 19-an de marto Tian Chengping, ministro de la Ministerio de Laboro kaj Socia Garantio de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio pluapaŝe perfektigos la socian garantian sistemon laŭ la nova socia situacio.

Li esprimis, ke Ĉinio pluapaŝe perfektigos diversajn sociajn asekurajn sistemojn, plue pligrandigos sferon de socia asekurado kaj samtempe ellaboros kiel eble plej baldaŭ "Leĝon pri Socia Asekurado" por liveri leĝan bazon al perfektigo de la socia garantia sistemo.