Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Japanio plifortigos kunlaboron pri turismo kun la provinco Guizhou de Ĉinio

Lastatempe en Guiyang, ĉefurbo de provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio, respondeculo de la delegacio de la Tutlanda Turisma Asocio de Japanio diris dum interparolado kun oficistoj de la provinco Guizhou , ke ili instigos pli multajn japanojn vojaĝi al Guizhou kaj esperas, ke ankaŭ pli kaj pli multaj Guizhou-anoj vizitos Japanion.

Laŭ invito de la Ŝtata Turisma Buroo de Ĉinio, la delegacio el 71 homoj inkl. de raportistoj esploris turisman itineron en Guizhou de la 17-a ĝis la 22-a de la kuranta monato.