Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĝenerala enketado pri historiaj objektoj en la Interna Mongolio

Lastatempe prova laboro de la tria ĝenerala enketado pri historiaj objektoj de Ĉinio komenciĝis en la Interna Mongolio, Tiun laboron oni faros ankaŭ en Henan-provinco kaj Ningbo de Zhejiang-provinco. La enketado en la tri regionoj daŭros unu jaron.

Plejmulto de la enketantoj estas speciale trejnitaj laborantoj pri historiaj objektoj. Ili uzos globan lokalizan sistemon, aerofotadon, telefotografon, diĝitan fotilon kaj aliajn modernajn teknikajn rimedojn. Samtempe oni starigos datenbankon pri historiaj objektoj de la tuta lando.

Ĉinio faris du enketadojn en la 1950-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj. Pli ol 20 jaroj pasis kaj multe ŝanĝiĝis la situacio de laboro de la historiaj objektoj de Ĉinio, la protektado kaj konservado de historiaj objektoj, kaj homa konscio pri kulturaj heredaĵoj. Sed pro limigo de kondiĉoj nun oni ne havas precizan ciferon de la historiaj objektoj de Ĉinio.