Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jia Qinglin komencis oficialan amikan viziton al Vjetnamio

Posttagmeze de la 20-a de marto, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin atingis Hanojon kaj komencis oficialan amikan viziton al Vjetnamio.

En la skriba parolo de Jia Qinglin en la flughaveno de Hanojo, li diris, ke en la lastaj jaroj, sub gvido de la principo "Longedaŭra stabileco, fronte al estonteco, bona najbareco kaj amikeco, ĉiuflanka kunlaboro", la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio senĉese progresis. Jia Qinglin diris, ke en nova historia epoko, plifortigi la amikajn kaj ĉiuflanke kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio konformas al bazaj interesoj de la du popoloj kaj la du landoj, kaj utilas al paco, stabileco kaj disvolviĝo de la regiono kaj de la mondo.

Dum la vizito, Jia Qinglin interŝanĝos opiniojn kun vjetnamaj gvidantoj pri la rilatoj inter la du landoj kaj la du partioj kaj pri problemoj komune zorgataj de ambaŭ flankoj.