La 20-an de marto, la "Programo pri scienca kvalito de la tuta popolo" ellaborita de la ĉina registaro diris, ke ĝis la jaro 2020 la scienca kvalito de ĉinaj civitanoj atingos primaran nivelon de la evoluintaj landoj en komenco de la 21-a jarcento.
La programo diris, ke tiam en Ĉinio la edukado kaj popularigado de sciencoj kaj teknikoj disvolviĝos multe, formiĝos rilative perfektaj sistemoj pri organizado, bazaj instalaĵoj, kondiĉogarantio, inspektado kaj taksado.
|