Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao kaj Vladimir Putin interparolis por antaŭenpuŝi la ĉina-rusajn rilatojn al pli alta nivelo

La 21-an de marto rusa prezidento Vladimir Putin vizitis Ĉinion. Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj Putin interparolis en Pekino kaj partoprenis la inaŭguron de la “Rusa Jaro” kaj la inaŭguron de Kulmin-forumo de Ekonomio, Industrio kaj Komerco de Ĉinio kaj Rusio. La du ŝtatestroj alte taksis la fruktojn en la pasintaj 10 jaroj post la starigo de la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, konsentis pliintensigi la strategian kaj praktikan kunlaboron por levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio al pli alta nivelo.

Putin diris, ke Ĉinio jam fariĝis la kvara komerca partnero de Rusio kaj Rusio estas kontenta pri la komercaj interrilatoj de la du landoj. Rusio esperis, ke la du landoj akcelos la kunlaborojn en trafiko kaj banko por konformiĝi al kreskanta komercado, grandigos la eksporton de elektromaŝinaj produktaĵoj al Ĉinio kaj daŭre larĝigos kunlaboron en astronaŭtiko kaj movebla komunikilo. Pli ol 60 lokoj de Rusio aktive interŝanĝas kun tiuj de Ĉinio. La rusa registaro daŭre subtenos la disvolvon de amika kunlaboro kun la regionoj de Malproksima Oriento kaj de Ĉinio.

Post la interparolado, la du ŝtatestroj subskribis la “Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Rusio” kaj partoprenis la subskriban ceremonion de 15 kunlaboraj dokumentoj pri diplomatio, investo, trafiko, komunikado kaj banko.