Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio elmetis seriozan kontakton al Usono pri ĝiaj eraraj diroj en ĝia "Raporto pri Ŝtata Sekuriga Strategio"

Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris la 20-an de marto, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton kontraŭ eraraj diroj direktataj al Ĉinio en la "Raporto pri Ŝtata Sekuriga Strategio" de Usono, kaj elmetis seriozan kontakton al Usono.

Qin Gang diris, ke en la raporto, unuflanke Usono asertis, ke Usono kaj Ĉinio havas multe da komunaj interesoj, devas intensigi la kunlaboron por trakti defiojn en la kontraŭ-terorisma batalo, preventado de nuklea disvastigo ktp, sed aliflanke ĝi, malgraŭ la fakto, faris senkaŭzan kritikon kontraŭ en- kaj eksterlandaj politikoj kaj disvolva direkto de Ĉinio, intervenante en internajn aferojn de Ĉinio.

Qin Gang diris, ke la ĉina flanko postulas al la usona flanko, ke ĝi objektive kaj juste konu la en- kaj ekster-landajn politikojn kaj pacan evoluadon de Ĉinio.