Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jia Qinglin interparolis kun Pham The Duyet

Antaŭtagmeze de la 21-a de marto, Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), interparolis en Hanojo kun Pham The Duyet, prezidanto de la Vejtnama Patrolanda Fronto (VPF). La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj pri problemoj zorgataj de ambaŭ flankoj, kaj atingis vastan konon.

Pham The Duyet diris, ke en la lastaj jaroj plue progresis la amika kunlaboro inter VPF kaj ĈPPIK. VPF volas intensigi interfluon kun ĈPPIK, lerni unu de la alia kaj referenci reciproke kun ĈPPIK.

Jia Qinglin diris, ke la amikeco inter la du popoloj havas longan historion. ĈPPIK volas pluapaŝe disvastigi interfluon kaj kunlaboron kun VPF kaj kune antaŭenpuŝi la amikajn kunlaborajn rilatojn de bonaj najbaroj de la du landoj en diversaj flankoj.